Regularo pri membreco kaj kotizoj en REU
Esperantaj kanaloj kaj grupoj en Telegramo.
Libroj en Esperanto, pri Esperanto, por esperantistoj, krokodiloj kaj aliuloj
historio.ru - Historio de rusia E-movado
Multlingva Informa Reta Centro
Retaj jarkolektoj (skanaĵoj) de la plej gravaj fruaj E-gazetoj
Bonvolu ensaluti por voĉdoni kaj komenti
(akceptita de la Estraro de REU 25.10.2017)
Membri en REU oni rajtas ekde la aĝo 18 jaroj;
1. Individua kotizo — 250 rub. (por ekster-KSŜ-anoj — 20 eŭroj).
La individua membro ricevas elektronikforme membrokarton,
2. Dumviva kotizo — 20-oblo de la individua kotizo.
La dumviva membro ricevas ĉion saman kiel la individua membro dum la tuta vivo.
3. Mecenata kotizo — ne malpli ol 2-oblo de la individua kotizo.
La mecenato ricevas ĉion saman kiel la individua membro plus dankan mencion en la Bulteno kaj en la asocia retejo http://reu.ru (http://росэ.рф).
4. Kolektiva kotizo — 200 rubloj por ĉiu aligita membro (la aliĝintaj kolektivoj pagas minimume por 5 aligitaj membroj).
La aliĝinta kolektivo ricevas membrokartojn (elektronikforme) por siaj aligitaj membroj,
5. Aliĝkotizo por nova aliĝinta kolektivo, aŭ okaze de realiĝo — 300 rubloj.
Unufoje pagata de nova aliĝinta kolektivo. Jam aliĝintaj kolektivoj ne pagas. Nova kolektivo iĝas regiona organizaĵo de REU kaj laŭpete ricevas dokumenton pri tio. Se kolektivo ne pagas kotizojn por aligitaj membroj dum du sinsekvaj jaroj, ĝi poste devas denove aliĝi al REU.
Amiko de REU — senpage.
Amikoj de REU ricevas rajton partopreni en REU-Konferenco sen voĉdonrajto,
Ĉiuj membroj de REU kun la aĝo malpli ol 31 jaroj aŭtomate iĝas membroj de la junulara sekcio REJM (Rusia Esperantista Junulara Movado) kaj ricevas voĉdonrajtojn en REJM-voĉdonoj.
La pagmanierojn vidu en http://reu.ru/paghoj/pagmanieroj_eo.html.
La eŭraj kotizoj sendendas al uea-konto «reua-p».