Политика в отношении обработки персональных данных
Libroj en Esperanto, pri Esperanto, por esperantistoj, krokodiloj kaj aliuloj
historio.ru - Historio de rusia E-movado
Multlingva Informa Reta Centro
Retaj jarkolektoj (skanaĵoj) de la plej gravaj fruaj E-gazetoj
aktuala kalendaro listo de pasintaj eventoj
Julio

Samara Esperanto-klubo anoncas tradician renkontiĝon VER-21 (Volgia Esperanto-Renkontiĝo), kiu pasos la 6-an — 12-an de julio 2026 en la urbo Samara.
Ĉi-jare okazos kelkaj memorindaj datoj, inter ili estas 45-jariĝo de la klubo «Kontakto» kaj 440-jariĝo de la urbo Samara. Kaj la temo de la aranĝo estas «Nia historio».
Gastojn de la renkontiĝo atendas diversaj lekcioj, prezentadoj, promenoj laŭ samaraj stratoj. Preciza programo, certe, dependas de proponoj kaj kontribuoj de partoprenontoj.
Por loĝado estas proponata gastejo en la historia parto de la urbo proksime al la rivero Volga — «Хостел Рус — Самара» (ул. Куйбышева, д. 113). Prezo por tagnokto estas 1200 ₽. La litoj, kiel kutime en gastejoj, estas 2-etaĝaj, necesejoj troviĝas en koridoro. Ni jam rezervis kelkajn ĉambrojn kaj petas kun ĉiuj demandoj pri rezervado turni vin al la organizantoj. Apude troviĝas ankaŭ tristela hotelo kaj kelkaj aliaj loĝlokoj. Pri manĝado ne estos problemo: ĉirkaŭe abundas manĝejoj, kafejoj, restoracioj.
Ni esperas, ke partoprenontoj scias, ke VER estas tradicie renkontiĝo de sanmaniero, do fumado kaj drinkado ne eblas ene de la aranĝo, samkiel ardaj politikaj diskutoj. Ni atendas etoson amikecan kaj instigan al prospero de Esperanto.
La datoj estas elektitaj ne hazarde: antaŭ VER, la 3-an — 5-an de julio, eble, denove apud Samara pasos Festivalo de barda kanto, antaŭe konata kiel Gruŝin-festivalo. Dezirantoj povas veni pli frue kaj viziti ĝin. Post VER, la 15-an — 25-an de julio, apud Voroneĵ okazos RET, ĉiujara renkontiĝo de rusia esperantistaro. Estas eblo partopreni ambaŭ aranĝojn kaj organizi komunan vojaĝon de unu al la alia.
Aliĝkotizo por VER-21 estas 500 ₽ (por membroj de REU estas rabato 30%). Kun informo pri partopreno kaj aliaj demandoj turnu vin al la loka organizanto Jelena Kuznecova:
telefono
retadreso kuz-24-len@mail.ru
aktuala kalendaro listo de pasintaj eventoj
Supren