Esperanto      По-русски StartoKalendaro
Kara gasto, ĉu vi ŝatus ensalutiregistriĝi?
VK REU en VK

Atentindaj paĝoj

Regularo pri membreco kaj kotizoj en REU

Pagmanieroj

Statuto de REU

Ligiloj

Libroj en Esperanto, pri Esperanto, por esperantistoj, krokodiloj kaj aliuloj

Vortaroj de Boris Kondratjev

historio.ru - Historio de rusia E-movado

Ural-Siberia E-Movado

Koresponda Servo Universala

Kantaro-Vikio

Multlingva Informa Reta Centro

Retaj jarkolektoj (skanaĵoj) de la plej gravaj fruaj E-gazetoj

Kalendaro

aktuala kalendaro     listo de pasintaj eventoj

2022

Julio




SAT-95
SAT-Kongreso
2022-07-30/08-05

La 95-a SAT-kongreso NE OKAZOS ĉeeste en la 2022-a jaro.



Aliĝilo

al la 95-a SAT-kongreso,
Moskvo, 30.07–05.08.2022

Mi estas viro (...) virino (...) alia (...)
Persona nomo: ____________________ Familia nomo: ____________________
SAT-Matrikulo: ____________________ Lando: ____________________
Poŝtkodo: ____________________ Urbo: ____________________
Strato: ____________________ Numero: ____________________
Telefono: ____________________ Retadreso: ____________________
 
Mi bezonas invitilon kaj kontaktos OKK por individua traktado: JES (  ) / NE (  )
Mi konsentas, ke miaj nomo kaj retadreso aperu en la kongreslibro: JES (  ) / NE (  )
Mi konsentas, ke miaj fotoj el la Kongreso aperu rete: JES (  ) / NE (  )
Mi konsentas, ke miaj fotoj el la Kongreso aperu surpapere: JES (  ) / NE (  )
 
Kongreskotizoj pagitaj antaŭ dato: 15.01.2022 28.02.2022 30.04.2022 30.06.2022 Poste
SAT-membro 40 € 45 € 50 € 55 € 60 €
SAT-junulo (ęis 25-jara) 15 € 20 € 25 € 30 € 35 €
Ne-membro de SAT 50 € 55 € 60 € 65 € 70 €
Juna ne-membro de SAT 20 € 25 € 30 € 35 € 40 €
 
Familiano, koramik(in)o aŭ nepra akompananto pagas 50% de la respektiva kotizo, kiun li/ŝi pagus alięante sola.
Nomo kaj kontaktinformoj de tiu persono: __________________________________

 

  • Infanoj ĝis 15 jaroj ne pagas kotizon.
  • Aliĝantoj el Ĉeĥio, Estonio, Hungario, Litovio, Latvio, Pollando kaj Slovakio ĝuas 30% rabaton.
  • Aliĝantoj el Albanio, Bulgario, Rumanio, eksa Jugoslavio (krom Slovenio) kaj eksa Sovetunio (krom Estonio, Litovio kaj Latvio) kaj ekster Eŭropo (krom Aŭstralio, Izraelo, Japanio, Korea Respubliko, Kanado, Sud-Afriko kaj Usono) ĝuas 50% rabaton.
  • Kongresaneco ne estas transdonebla al alia persono.
  • La kotizo ne estas repagebla senkonsidere pro kia kaŭzo la aliĝinto ne povas partopreni la Kongreson.
  • La kotizo ne inkluzivas loĝadon, ekskursojn kaj aliajn aparte pagendajn aferojn, ankaŭ nenian asekuron.
  • La aliĝo validas nur post kompleta pago de la kongreskotizo. La kotizo dependas de la dato de pago.
  • La kotizo estos redonota, se la Kongreso ne okazos pro objektivaj kaŭzoj (limigoj pro Kovim-19 kaj similaj). Tiuokaze la Kongreso denove okazos en virtuala formo.

Donaco al la kongresa kaso: ____ €. Sume kun la kotizo mi pagas entute: ___ €.
Loko, dato: ___________________ Aliĝanto (subskribo) ___________________

 

Kontribuo al la programo

Mi povas kontribui al la kongresa programo per:
Prelego (temo): ............................................................................................
Debato / diskutrondo (temo): ......................................................................
Kultura programero (priskribo): ..................................................................
Alitipa programero (priskribo): ...................................................................

Por proponi rezolucion/diskuton kadre de la laborkunsidoj, bonvolu turni vin al SAT.
Por peti fak-kunsidon, frakci-kunsidon aŭ soci-politikan forumon, bonvolu turni vin al OKK.

 

Dumkongresaj ekskursoj

Moskvo havas multajn vidindaĵojn kaj turismajn allogaĵojn. Ankaŭ apud Moskvo estas tre interesaj lokoj, vidindaj de la historia kaj arta vidpunktoj. La OKK proponas duontagan busan ekskurson tra Moskvo (proksimume 4-horan) kaj viziton al Moskva Kremlo (2–2,5 horoj). Krome, estas antaŭvidita tuttaga ekskurso al la urboj Dmitrov (kun vizito al domo-muzeo de P. Kropotkin) kaj Sergiev-Posad (la urbo kun fama monaĥejo, ludinta gravan rolon en la rusa historio, kaj pluraj muzeoj). Laŭ la peto de aliĝontoj eblas organizi aliajn ekskursojn. Enskribiĝo dum la registrado, prezo de la duontaga ekskurso estas proksimume 10 € (urborigardado) kaj 30 € (Kremlo). La tuttaga ekskurso kostos proksimume 60 €. (La prezoj estas difinitaj anticipe laŭ la stato de la 2021-a jaro).

Se vi deziras iun alian ekskurson en aŭ apud Moskvo, indiku:
Mi volas havi ekskurson al ...............................................
Okaze de kelkaj dezirantoj pri tio, ni penos ĝin organizi.

 

Postkongresa ekskurso

Por dezirantoj pli bone konatiĝi kun Moskvo kaj la Centra Rusio la OKK pretas organizi 7-tagan ekskurson tra la turisma itinero la Ora Ringo de Rusio kun vizitoj al la urboj Vladimir, Suzdal, Ivanovo, Kostroma, Jaroslavl, Rostov Velikij kaj aliaj. Proksimuma prezo — 350 €. Ĝi okazos, se aliĝos minimume 20 homoj.
Atenton! Tiuj kongresanoj, kiuj bezonos la enirvizon por Rusio, devas zorgi pri vizo minimume 2-semajna!

 

Ni petas indiki en la aliĝilo, ĉu kaj kiujn ekskursojn vi nepre partoprenos, por anticipe mendi necesan kvanton da lokoj.
La difinitiva prezo de ĉiu ekskurso iom dependos de la kvanto de partoprenontoj.
Mi partoprenos ekskursojn:
• Duontaga 1 — tra la Moskvo (JES / NE)
• Duontaga 2 — al la Kremlo (JES / NE)
• Tuttaga (JES / NE)
• Postkongresa (JES / NE)

 

Loĝado kaj manĝoj

Averaĝa prezo de la 2-loka ĉambro (3-stela nivelo) estas 30–35 € tagnokte (la prezoj povos iom ŝanĝiĝi post la 01.01.2022).
Dezirantoj loĝi sole povas pagi por la tuta ĉambro, tiuj, kiuj loĝos en la ĉambro duope, pagos duonon de la tuta sumo.
Mi pagas por _______ tagnoktoj en unuloka (JES/NE) duloka (JES/NE) ĉambro.
Mi preferas loĝi samĉambre kun ____________________ (indiku la nomon de alia aliĝinto al la Kongreso)
Por dezirantoj OKK provos trovi pli malmultekostajn variantojn de loĝado.
Mi petas trovi por mi malplikostan loĝeblecon (JES/NE).

En la hotelaj restoracioj eblas mendi 3-fojajn manĝojn kontraŭ 15 € tage. Bonvolu indiki, ĉu vi emas partopreni komunajn manĝojn, aŭ deziras manĝi memstare, kaj viajn manĝpreferojn.

Mi volas partopreni komunajn manĝojn (JES/NE)
Mi volas partopreni komunajn manĝojn, sed mi estas vegetarano (JES/NE)

 

Kien sendi la aliĝilon kaj kiel pagi

La aliĝkotizon kaj (ne nepre, sed dezirinde) anticipan pagon por loĝado, ekskursoj kaj manĝoj sendu al la konto de SAT:

al la poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris IBAN: FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC: PSSTFRPPPAR

al la konto de SAT ĉe UEA: satx-s

Bankĉeko (nur francaj bankĉekoj povas esti akceptataj) al SAT-sidejo:
SAT, 67, avenue Gambetta FR-75020, PARIS — FRANCIO

Kotizojn per rubloj (tio koncernas aliĝontojn el Rusio kaj KSŜ-landoj) sendu al NIKOLAJ GUDSKOV al la konto:
2202 2001 3921 5931

Nepre indiku la celon de la pago!

La aliĝilon en elektronika formo kun konfirmo de la ĝiro al iu el la kontoj sendu paralele al la du adresoj:
nikolao@yandex.ru kaj financoj@satesperanto.org

 

Bonvenon al Moskvo!



aktuala kalendaro     listo de pasintaj eventoj

Supren

REU.RU, 2010
Programita kaj aspektigita de Andrej Grigorjevskij