Esperanto      По-русски StartoKalendaro
Kara gasto, ĉu vi ŝatus ensalutiregistriĝi?
VK   Rutube

Atentindaj paĝoj

Pagmanieroj

Regularo pri membreco en REU

Statuto de REU

Политика в отношении обработки персональных данных

Ligiloj

Libroj en Esperanto, pri Esperanto, por esperantistoj, krokodiloj kaj aliuloj

Vortaroj de Boris Kondratjev

historio.ru - Historio de rusia E-movado

Ural-Siberia E-Movado

Koresponda Servo Universala

Kantaro-Vikio

Multlingva Informa Reta Centro

Retaj jarkolektoj (skanaĵoj) de la plej gravaj fruaj E-gazetoj

Kalendaro

aktuala kalendaro     listo de pasintaj eventoj

2026

Julio




RET-2026
Rusiaj Esperanto-Tagoj
2026-07-15/25

Grupo de la aranĝo en VK: https://vk.com/ret_2026
Kanalo en Telegramo estos kreita pli poste.

Unua informilo

Karaj geamikoj! Post longa esplorado, cerbumado, vizitado de kelkaj eventualaj lokoj REU-Estraro decidis okazigi RETon — 2026 en la Voroneĵa gubernio.
La regiona centro, urbo Voroneĵo, situas je 400 kilometroj suden de Moskvo kaj estas facile atingebla per multaj trajnoj.
Nia RET-bazejo situas apud malgranda urbeto Bobrov, je 100 km de Voroneĵo, sed proksime al la granda fervojkruciĝo — la stacio Liski, kiun traveturas presaŭ ĉiuj trajnoj, kiuj iras suden al Nigra maro. Eblas facile atingi ĝin per rektaj trajnoj kaj de Moskvo kaj nordaj regionoj, kaj de Siberio. Fine tiu ĉi informletero vidu fervojskemon.

Datoj: 15–25-a de julio 2026.

Loko:
Ripozejo kun bela nomo «Gluĥomanj» je ĉirkaŭ 100 kilometroj de Voroneĵo en distrikto de la u. Bobrov. La bazejo situas en belega arbaro ĉe la bordo de rivero Bitjug. La proksima urbeto Bobrov havas kelkajn allogaĵojn, nome: muzeon de feltbotoj, land-esploran muzeon, 2 preĝejojn, vendejojn, kaj tiel plu. Mem bazejo posedas diversspecajn loĝdomojn kun amuzaj nomoj «Prodo», «Fortegulo», «Ursa angulo» kaj aliaj. La teritorio estas granda: sportejoj, infanejo, banejo, laŭboj, frukta ĝardeno, balanciloj, plaĝo. Multaj ĉarmaj anguletoj por laboro, ripozo, malstreĉiĝo. Eblas tendumi.
La loko spite al timiga nomo estas vera oazo! Vi povas rigardi la bazejojn en la reto: https://glukhoman.ru/.

Loĝkondiĉoj kaj prezoj

En ĉiuj ĉambroj estas duŝo kaj necesejo.

Varianto 1.
Duloka ĉambro kun apartaj litoj.
Prezo: 2000 ₽ por persono / nokto.
Varianto 2.
Duloka ĉambro + divano (sen tria persono).
Prezo: 2200 ₽ por persono / nokto.
Varianto 3.
Por familio kun infano aŭ paro. Unu granda lito kaj divano.
Prezo: 4500 ₽ por la tuta ĉambro / nokto.
Tendumado.
Prezo: 1000 ₽ por tendo / nokto.

Manĝado:
Trifoje tage — kostas 1500 ₽ por persono / tage. Eblas vegetara varianto.

Aliĝkotizo:
por membroj de REU — 1200 ₽;
por ceteraj partoprenantoj — 1500 ₽;
infanoj, aĝaj ĝis 16 jaroj (inkluzive) aliĝas senpage.
La unua aliĝperiodo finiĝos la 1-an de marto 2026. Poste aliĝkotizoj plialtiĝos!

Por loĝado bonvolu pagi ĝis la 20-a de marto.
Por manĝado bonvolu pagi ĝis la 20-a de majo.

La aliĝilo: https://reu.ru/kalendaro/alighilo/RET-2026

Pleniginte la aliĝilon, bonvolu ĝiri vian aliĝkotizon al nia kasisto Marija Verzun:
maria-verzun@yandex.ru, telegramo @mverzun, telefonnumero +7 996 779 3213 (al ĝi estas ligita banka karto de Sber).
Pri la farita pago nepre informu Marija Verzun telefone, retpoŝte aŭ telegrame!

Informo pri ekskursoj kaj iliaj prezoj sekvos.

Sukceso de RET kaj ĝia programo dependas de ĉiuj partoprenontoj. Bonvolu pensi, kiel vi povas kontribui al nia grava landa aranĝo!

Organiza komitato:
Svetlana Smetanina — ĉefa kunordiganto (svsmetanina@yandex.ru, +7 926 608 3244);
Nikolao Gudskov — prelegoj, prezentaĵoj, broŝuro kaj alio (nikolao@yandex.ru, +7 985 953 3361);
Aleksandro Lebedev — informado en diversaj mesaĝiloj (amikko@yandex.ru);
Marija Verzun — financoj, aliĝiloj (+7 996 779 3213);
Valerij Kondratjev — loka kunordiganto, ekskursoj kaj alio (+7 904 212 0019).

Bonvenon, karaj, vi ne bedaŭros!


La suban skemon eblas klaki por pligrandigi kaj malfermi en aparta fenestro.

Aliĝilo    Aliĝintoj (22)



aktuala kalendaro     listo de pasintaj eventoj

Supren

REU.RU, 2010
Programita kaj aspektigita de Andrej Grigorjevskij

Политика в отношении обработки персональных данных