Политика в отношении обработки персональных данных
Libroj en Esperanto, pri Esperanto, por esperantistoj, krokodiloj kaj aliuloj
historio.ru - Historio de rusia E-movado
Multlingva Informa Reta Centro
Retaj jarkolektoj (skanaĵoj) de la plej gravaj fruaj E-gazetoj
aktuala kalendaro listo de pasintaj eventoj
Aprilo

AntaŭPrintempa Esperanta Renkontiĝo (APERo) estas aranĝo de Moskva Esperanta Asocio MASI (MEA MASI). Ĝi pasas unufoje ĉiujare kaj tradicie estis ligita al la naskiĝo de la Esperanto-Klubo MASI (EK MASI, nun MEA MASI), kiu okazis la 24-an de februaro 1995. La naskiĝdaton ŝanĝi ni ne povas, sed la tempon de la aranĝo — jes, tial ĉi-jara APERo okazos dum la unuaj majaj festoj. Permesu al ni ne renomi la aranĝon al ASERo!
APERo ne estas kursaro de Esperanto aŭ trejnejo de movadanoj! APERo nur kreas klerig-distran medion por nature kaj libervole paroli en Esperanto en la amikema medio.
Tio estas sindevigo paroli dum la aranĝo kun APERo-partoprenantoj ĉie kaj ĉiam nur en Esperanto. Homoj, kiuj ne parolas en Esperanto, traktu la aranĝon kiel trejnadon pri vivo de mutuloj, kiuj kapablas eldiri nur tion, kion ili povas vortumi en la lingvo, uzata en la medio.
APERo-19 okazos la 30-an de aprilo — 3-an de majo 2026 en Apudmoskvo, en la vilaĝo Poluŝkino de Ramenskij-distrikto (ne konfuzu kun la samnoma sitlejo en Odincova distrikto!)
Temo de la 19-a APERo estas «Komencoj».
La orientiga temo ĉi-foje estas laŭkutime abstrakta kaj vasta. Ĝi celas inspiri la kunvenontojn krei programerojn en la senlime vasta kampo — de Isaak Neŭtono kun lia verko «Matematikaj principoj de natura filozofio», konata en la rusa kiel «Начала», kiu startigis la epokon de la klerismo, ĝis komenceroj el la Esperanto-historio aŭ eĉ el la privata biografio. La temo estas nur la preteksto por niaj kreaj kapabloj! Ĝin eblas malkovri diversmaniere (aŭ eĉ tute ignori ĝin en sia programero).
La programo estas farata de ĉiuj venintaj aliĝintoj, kiuj ekdeziros ĝin kontribui. Certe, restos niaj ŝatataj tradiciaj programeroj kiel Konkurso de tradukistoj, Horo de Poezio, psikologiaj skeĉoj, priliteraturaj kaj primovadaj prelegoj, koncertoj, tablaj ludoj kaj multo alia...
Ni invitas kontribui al la programo ankaŭ virtuale. Se nia temo inspiras vin rakonti aŭ diskuti pri komencoj de io ajn, vi estas bonvena!
Laŭ via emo vi povus pridiskuti viajn programproponojn aŭ programmendojn en la grupo de APERo-19 en Telegramo aŭ tuj sendu ilin al Mirina: https://t.me/mirina_esperanto
Moskva regiono, Ramenska distrikto, la vilaĝo Poluŝkino, la teritorio «Ogonjok», la saniga komplekso «Poluŝkino».
https://okpolushkino.ru/
a) De la Kurska stacidomo per elektrotrajno veturu ĝis la stacio Ĵeleznodoroĵnaja, poste — per la itinera taksio aŭ buso №65 ĝis la saniga komplekso «Poluŝkino».
b) De la Kazana stacidomo per elektrotrajno veturu ĝis la stacio Udelnaja, poste — per la itinera taksio №78 ĝis la saniga komplekso «Poluŝkino».
Sekvu la navigilon ĝis la vilaĝo Poluŝkino, Ramenska distrikto:
a) laŭ la Nosoviĥinska ŝoseo, turno al Koĵuĥovo;
b) laŭ la Rjazana ŝoseo tra la urbo Ljuberci ĝis la Jegorjevska ŝoseo, turno al Zjuzino.
Detalaj informoj pri la kondiĉoj kaj la prezoj troveblas en la aliĝilo:
https://forms.gle/vFBWaUoJf1igmZ5z8
Por aliĝi al APERo-19 bezonatas plenigi la aliĝilon kaj antaŭpagi 50–100% de la tuto.
Pri nealiĝintoj kaj neantaŭpagintoj la organozantoj ne zorgos.
Tuttempa partopreno kun 3-foja manĝado, loĝado en 4-lita ĉambro kaj aliĝkotizo — sume estas 8100 ₽, el kiuj 500 ₽ ne estas redoneblaj ĉe neveno.
Por (antaŭ)pagi, bonvolu ĝiri la monon per SRP (СБП) al Rajffajzen-banko al la telefonnumero de Karter (Александр Б.)
Atenton! Surloka pagado eblas nur per monbiletoj.
La limdato por aliĝi kaj antaŭpagi estas la 13-a de aprilo.
Eblas veni por ajna kvanto da tagoj, sed preferindas — por la tuta periodo.
Aliĝkotizo: 500 ₽/diurno.
Por infanoj, lernejanoj kaj studentoj — forestas.
Por gastoj (sen manĝado kaj loĝado) — 400 ₽/tago.
Loĝado: 1 loko en la 4-lita ĉambro — 1000 ₽/diurno.
Manĝado: 1200 ₽/diurno. Pliajn detalojn pri manĝado vidu en la aliĝilo.
Atenton! Mendi kaj pripagi manĝadon endas ĝis la 22-a de aprilo, poste eblos nek mendi, nek rifuzi!
La sendo de la aliĝilo signifas konfirmon pri kono kaj konsento kun la prezoj kaj reguloj de APERo-19.
Aperu la esperantemaj, gajaj kaj bonhumoraj! Preparu interesajn programerojn! Persvadu partopreni la novulojn! Aliurbanoj ĝustatempe zorgu pri la la biletoj! Bonvenon!
Sekvi la novaĵojn eblas en la VK-grupo de APERo: https://vk.com/apero_ek_masi
Pridiskuti ion ajn rilate APERon-19 indas en la Telegram-grupo «APERo-19: Komencoj»: https://t.me/+lmSG01B6AX9mNmVi
Kontaktoj:
Mirina:
Karter:
aktuala kalendaro listo de pasintaj eventoj
Supren