Esperanto      По-русски StartoNovaĵoj
Kara gasto, ĉu vi ŝatus ensalutiregistriĝi?
VK   Rutube

Atentindaj paĝoj

Pagmanieroj

Regularo pri membreco en REU

Statuto de REU

Политика в отношении обработки персональных данных

Ligiloj

Libroj en Esperanto, pri Esperanto, por esperantistoj, krokodiloj kaj aliuloj

Vortaroj de Boris Kondratjev

historio.ru - Historio de rusia E-movado

Ural-Siberia E-Movado

Koresponda Servo Universala

Kantaro-Vikio

Multlingva Informa Reta Centro

Retaj jarkolektoj (skanaĵoj) de la plej gravaj fruaj E-gazetoj

Novaĵoj



2025-12-30

Evelina Sokolova — Esperantisto de la jaro!

Pro multjara aktiveco klube kaj landskale, kultura agado kaj popularigo de Esperanto, precipe pro grava kunlaboro kaj kontribuo en okazigo de RET-2025 la Estraro de REU nomumis sinjorinon Evelina Sokolova Esperantisto de la jaro 2025.

Sincerajn gratulojn, novajn atingojn, longan kaj prosperan Esperanto-vivon, kara Evelina!


Evelina Aleksandrovna Sokolova naskiĝis la 22-an de decembro 1970. en u. Vilno (Litova SSR). En junaĝa periodo ŝi lernis en Krasnojarsko en speciala lernejo de artoj. En la 1987-a jaro Evelina finis bazan Esperanto-kurson ĉe Krasnojarska urba klubo kaj iĝis aktiva ĝia membro. Dum multaj jaroj ŝi laboras en la urba teatro de opero kaj baleto kiel profesia kantistino. En la klubo Evelina ĉiam aktivas en kulturamasa laboro kaj ofte partoprenas en organizado de diversaj aranĝoj. Ŝi montras sin kiel konstanta propagandisto de Esperanto-kulturo en la kantmuzika branĉo. Ekde 1987 kaj ĝis nun Evelina partoprenis pli ol 50 diversajn renkontiĝojn, tendarojn, kongresojn. Ŝi aktive kunkantas en la fama ensemblo «Ekvinokso». Tre grava ŝia kontribuo estas partopreno en la aperigo de la kantokolekto «Oraj kantoj», kiuj ĝis nun tre popularas en Esperantujo. Ŝi iniciatis kaj organizis kune kun K. Arbekova kaj J. Ŝaravina la projekton «Novojarsk». Evelina perfekte kunlaboris, helpis kaj kontribuis per propraj programeroj la okazigon de Rusiaj Esperanto-Tagoj 2025.



Publikigite de Aleksandr Lebedev



Plena listo de publikigitaj novaĵoj


REU.RU, 2010
Programita kaj aspektigita de Andrej Grigorjevskij

Политика в отношении обработки персональных данных