Regularo pri membreco kaj kotizoj en REU
Esperantaj kanaloj kaj grupoj en Telegramo.
Libroj en Esperanto, pri Esperanto, por esperantistoj, krokodiloj kaj aliuloj
historio.ru - Historio de rusia E-movado
Multlingva Informa Reta Centro
Retaj jarkolektoj (skanaĵoj) de la plej gravaj fruaj E-gazetoj
2021-12-26
Dediĉe al la Zamenhof-tago peterburga esperantisto Anatolo Sidorov sendis al ni por aperigi en la paĝaro kolekton da skanaĵoj de «Moskvaj novaĵoj».
«Moskvaj novaĵoj» estis Esperanta suplemento al la grava internacia ĵurnalo «Moscow News». La suplemento aperadis neregule, nur kun kelkaj numeroj de la ĵurnalo.
Nun kelkaj «Moskvaj novaĵoj» elŝuteblas en la sekcio «Biblioteko» de la paĝaro http://reu.ru. Kaj sube estas donitaj rektaj ligiloj por elŝuti.
1979
Moskvaj novaĵoj, 1979, №30: ZIP
Moskvaj novaĵoj, 1979, №51: ZIP
1980
Moskvaj novaĵoj, 1980, №24: ZIP
1981
Moskvaj novaĵoj, 1981, №16: ZIP
1982
Moskvaj novaĵoj, 1982, №10: ZIP
1989
Moskvaj novaĵoj, 1989, aprilo: ZIP
REU dankas Anatolon Sidorov pro la donaco!
La jenaj numeroj mankas ĉe ni:
1978 — №10,
1978 — №28,
1979 — №7, №16,
1980 — №18,
1983 — №11–12.
Se iu havas ilin, bonvolu sendi la skanaĵojn al ni, por ke ni kompletigu la kolekton en la paĝaro.
Publikigite de Aleksandr Lebedev