Regularo pri membreco kaj kotizoj en REU – 2024
Esperantaj kanaloj kaj grupoj en Telegramo.
Libroj en Esperanto, pri Esperanto, por esperantistoj, krokodiloj kaj aliuloj
historio.ru - Historio de rusia E-movado
Multlingva Informa Reta Centro
Retaj jarkolektoj (skanaĵoj) de la plej gravaj fruaj E-gazetoj
2016-02-12
La 10-an de februaro 2016 en moskva E-klubo "Lev Tolstoj" sukcese pasis la enhavricha vespero, dedichita al la 1oo-jara jubileo de E-poeto Konstantin Gusev. La chefa elpasho estis farita de lia filo Viktor Gusev, kiu emocie rakontis pri la vivo, agado, esperantisteco de sia glora patro. La programon konsistigis deklamajhoj el verkoj de V.Majakovskij, A.Pushkin, M.Lermontov, S.Jesenin, F.G.Lorka, B.Pasternak, perfekte plenumitaj de V.Arolovich, L.Novikova, N.Gudskov, I.Muravjov, A.Nistratov, A.Lebedev. La vesperon kronis komuna plenumado de la kantoj al tradikitaj vortoj de K.Gusev "Apudmoskvaj vesperoj", "Katjusha", "Jen viburno floras", "Estu chiam la suno". Gitarakompanis M.Povorin.Post la oficiala parto sekvis intershangho de rememoroj, komuna fotado. La vesperon partoprenis la edzino de Viktor Gusev, lia filo kaj kolegoj.
Publikigite de Svetlana Smetanina