Regularo pri membreco kaj kotizoj en REU – 2024
Esperantaj kanaloj kaj grupoj en Telegramo.
Libroj en Esperanto, pri Esperanto, por esperantistoj, krokodiloj kaj aliuloj
historio.ru - Historio de rusia E-movado
Multlingva Informa Reta Centro
Retaj jarkolektoj (skanaĵoj) de la plej gravaj fruaj E-gazetoj
2014-06-02
La 17-an de majo 2014 okazis la 3-a Moskva ekzamensesio de la KER-ekzameno.
La ekzameno pasis en la Infana kulturcentro "Provincija", apud la metrostacio "Elektrozavodskaja". Ĝin partoprenis 10 homoj, kaj mi multe fieras, ke 9 el ili estas lernantoj de la E-lernejo, funkcianta ĉe MEA MASI, kaj 8 estas MASI-membroj.
El la 10 ekzamenitoj du junuloj - Norden (FaRo-38) kaj Aleksej (la lerninto de Svetlana Smetanina), dum la 2-a sesio venkintaj la nivelon B2, ŝvitis pri la taskoj de C1, du - Sindona (FaRo-39) kaj Beni (FaRo-41) laboris pri B2, kaj 6: Tuŝar (FaRo-2), Ŝiro kaj Rivera (FaRo-39) kaj Akiro, Atom, Mildinala (FaRo-41) plenumis la taskojn de B1. Bedaŭrinde, Gvida (FaRo-41) ne povis veni pro la subita okul-vundo.
La ekzameno pasis en bona amika etoso, kiu ne malhelpis al ĉiuj labori tre serioze.
La sesion en Moskvo organizis la prezidanto de la Rusia ILEI-sekcio Svetlana Smetanina kaj via Mirina. Asistis la membro de REU-estraro kaj MASIano Roman Bolŝakov (Roĉjo), fotis kaj subtenis nin Klera.
Raportis Irina Gonĉarova
Publikigite de Miĥail Ĉertilov