Политика в отношении обработки персональных данных
Libroj en Esperanto, pri Esperanto, por esperantistoj, krokodiloj kaj aliuloj
historio.ru - Historio de rusia E-movado
Multlingva Informa Reta Centro
Retaj jarkolektoj (skanaĵoj) de la plej gravaj fruaj E-gazetoj
Se vi deziras subteni Esperanto-movadon en Rusio, ni invitas vin (re)aliĝi al REU!
Por tio bonvolu sendi retmesaĝon al membreco@reu.ru kaj pagi la kotizon.
En la mesaĝo indiku la jenan informon pri vi:
La membra kotizo estas 400 ₽ por la jaro 2026; ekde la 2027-a jaro la kotizo estos po 500 ₽ jare.
Membriĝi rajtas plenkreskaj civitanoj de Rusio kaj ankaŭ loĝantaj en Rusio eksterlandaj civitanoj.
Se vi ankoraŭ ne atingis 18-jaran aĝon aŭ vi estas eksterlandano, loĝanta ekster Rusio, ni povas vin akcepti senpage en la nemembra kategorio «Amiko de REU».
Kluboj/grupoj povas pagi la kotizojn per unueca pago por ĉiuj anoj. Kutime tion faras ĉefo de klubo, kolektinte kotizojn de klubanoj — membroj de REU.
Detalan regularon pri membreco kaj kotizoj legu ĉi tie: https://reu.ru/dok/regularo_pri_membreco_2025_ru.pdf
Membreco validas nur post pago de la kotizo kaj decido de la Estraro pri membrigo de la persono.
Pagmanierojn vidu ĉi tie: https://reu.ru/paghoj/pagmanieroj_eo.html