REU.RU

Transiru al la plena versio de REU.RU

Esperanto По-русски


ensalut Bonvolu ensaluti por voĉdoni kaj komenti

Ni renkontos vin en Sankt-Peterburgo

Estimata kongresano!

Sube vi trovos informon pri necesaj adresoj en Sankt-Peterburgo.
Nia renkonta grupo pretas renkonti en flughaveno, kaj stacidomoj. Ĝi helpos al vi orientiĝi en la urbo kaj urba trafiko kaj akompani. Vi
povas mendi ĉe ni veturilon, kiu veturigos vin ĝis via hotelo aŭ
ĝis la kongresejo. La buseto kostas 30 eŭroj de flughaveno, aŭ 50
eŭroj se vi mendos ankaŭ por revena vojo al flughaveno.

Ni petas vin informi pri tempo de via veno, numero de flugo, au trajno
(vagono), por ke ni sukcesu vin renkonti.
Telefonaj numeroj de la renkonta grupo estas +7-921-3739752
(Svetlana), +7-904-6341865 (Jekaterina), +7-911-1217158 (Tatjana)

La registrado en la kongresejo komenciĝos je la 13:00 la 27an de
majo, enloĝiĝo en hoteloj kutime okazas ekde la 14:00. La unua
programero de la Kongreso komenciĝos je la 19:00.
La lasta programero finiĝos je la13:00 la 31an de majo

Adresoj:

La Kongresejo "DK Viborgskij" (ruse: Dvorec Kulturi Viborgskij)
strato Komissara Smirnova, domo 15
perpiede de la metrostacio “Ploŝĉjadj Lenina” (Lenin-placo)

Hotelo Rusj (ruse: gostinica Rusj)
strato Artillerijskaja, domo 1
perpiede de la metrostacio “Ĉerniŝevskaja”

Hotelo Zaraja
avenuo Nevskij, domo 100
perpiede de la metrostacio "Majakovskaja"

Gastejo Base Camp
avenuo Bolshoj Petrogradskoj, domo 4, ap. 9 (3a etagho)
perpiede de la metrostacio "Sportivnaja"


Supren

La paĝo estis montrita 1453-foje


REU.RU, 2010
Programita kaj aspektigita de Andrej Grigorjevskij