REU.RU

Transiru al la plena versio de REU.RU

Esperanto По-русски


ensalut Bonvolu ensaluti por voĉdoni kaj komenti

Kongresejo de REK




La kongresejo troviĝas tre oportune – en centra parto de la urbo, nur dek minutojn piede de la stacidomo “Finljandskij” (Finnlanda) kaj metrostacio “Ploŝĉjadj Lenina” (Lenin-placo). Tute proksime estas bordo de la rivero Neva. Adreso de la kongresejo – Kulturpalaco “Viborgskij” (ruse: Viborgskij Dvorec Kuljturi), strato Komissara Smirnova, 15. En dispono de la Kongreso estas bonaj teatra-koncertaj haloj kun necesa ekipaĵo, konferenca aŭditorio, klasĉambroj. En vastaj vestibloj estas bufedejoj, kie eblas iom trinketi kaj manĝeti dum paŭzoj. En la kulturpalaco estas ankaŭ restoracio kaj malgranda hoteleto.