REU.RU

Transiru al la plena versio de REU.RU

Esperanto По-русски


ensalut Bonvolu ensaluti por voĉdoni kaj komenti

Turisma programo dum REK-26

28.05 je la 14:00: Busa ekskurso laŭ la urbo + ekskurso en Petropaŭla fortikaĵo kun ĉiĉerono (27eŭroj)

29.05 je la 9:30: Busa ekskurso al Peterhofo: parko, fontanoj, Granda Palaco kun ĉiĉerono (30 eŭroj)
 
30.05 je la 10:30: Vizitado de Ermitaĝo, panoramo de Sankt-Peterburgo kun ĉiĉerono kaj buso - 20 eŭroj
 
30.05 je la 23:30: Vespera ŝipa programo “Blankaj noktoj”: la rivero Neva kaj pontoj (entute estas pli ol 500 pontoj en Sankt-Peterburgo) kun ĉampano kaj muzika ensemblo - 30 eŭroj
 
 Pago por plena programo kostas 100 eŭrojn de persono (por rusiaj kongresanoj - 2000 rub).
 
Mendon de la ekskursoj kaj pagon necesas fari anticipe.
 
Dum la kongreso estos proponitaj ankaŭ aliaj ekskursoj, inter kiuj estas antaŭvidata pieda ekskurso laŭ esperantistaj lokoj de Sankt-Peterburgo. Al tiuj ekskursoj eblos aliĝi dum la registrado en unua tago.
 

Plian informon petu ĉe rek-financoj

@

reu.ru

 


Supren

La paĝo estis montrita 1550-foje


REU.RU, 2010
Programita kaj aspektigita de Andrej Grigorjevskij