REU.RU

Transiru al la plena versio de REU.RU

Esperanto По-русски


ensalut Bonvolu ensaluti por voĉdoni kaj komenti

Esperanto-klubo "Laro" en Soĉi

Retpaĝo de la klubo www.laro.land.ru

El raporto de la prezidanto: "La klubanoj kunvenas ĉiun dimanĉon. Ankaŭ hodiaŭ ĉeestis sep personoj kaj nia klubanino Galina Belenjuk rakontis pri sia vojaĝo al Pollando, kie ŝi partoprenis 94-an Universalan kongreson de Esperanto. Ŝi ankŭ montris multajn fotojn pri la kongreso. Estis tre interese.

Kaj mi rakontis pri GelERT-2009, kiu okazis ĉi-jare apud Gelenĝik. Estis jam kvina renkontiĝo de Sud-rusiaj esperantistoj. Ĝin partoprenis nur trideko da esperantistoj el 12 lokoj. Kaj pro tio ke la aranĝon partoprenis unu hispano, ĉiuj, eĉ komencantoj penis paroli en Esperanto. Do, estis bona kamarada etoso."

La prezidanto de E-klubo "Laro" en urbo Soĉi - Vladimir Bespalov.

Adreso: Esperanto-klubo "Laro", abon.kesto 913, RU-354000 Soĉi, Rusio,

Tel.:(8.8622)621347, portebla:+7.918.005.33.68.

skajpo: vladimir.bespalov1


Soĉi, la urbo de la Olimpikaj ludoj 2014, situas en Krasnodara regiono sur bordo de Nigra maro.

 


Supren

La paĝo estis montrita 2169-foje


REU.RU, 2010
Programita kaj aspektigita de Andrej Grigorjevskij