Informoj pri la membraj kotizoj estas ĉi tie.
Ĉu vi deziras plenigi la membran aliĝilon?
Bonvolu ensaluti en la Membra parto por voĉdoni kaj komenti
Multestimataj membroj de REU,
karaj samideanoj!
En tiu ĉi malferma letero mi emas atentigi vin, ke post la 24-a REU-Konferenco ni devas draste ŝanĝi nian kutiman imagon pri la rolo de la REU-gvidorganoj, pri la devoj kaj respondecoj. Ekde nun ĉiuj respondecoj pri la movado kuŝiĝas sur vin, karaj, sur viajn proprajn ŝultrojn. Permesu klarigi, kial mi opinias tion la plej ĝusta vojo en la nuna situacio.
Nia organizaĵo travivas la vican krizon. Jam plurajn jarojn ne troviĝas homoj, kiuj pretus labori en la Estraro, gvidante konkretajn labordirektojn. Pene persvaditaj por la Estraro konsciuloj restas malsukcesaj en siaj klopodoj kaj rikoltas riproĉojn de la esperantistaro pro nenionfarado. Tial pli kaj pli ofte sonas la proponoj likvidi REU.
Laŭ mi, la ĉefa kialo de tio ĉi estas foresto de amasa loka Esperanto-movado kiel bazo, malaltiĝo de emo lerni kaj progresi en Esperanto, eĉ simple esperantumi kaj amuziĝi, falo de E-instruado kaj alfluo de gejunuloj en la movadon. Sur tiu bazo neniu prudentulo aŭdacas preni sur sin respondecon pri la landa movado aŭ ties parto – ĉar fakte ne ekzistas la verda popolo, por kiu li/ŝi laboru kaj kun kiu realigu iujn ajn labordirektojn, kiom ajn nepraj aŭ bezonataj ili estu.
En la landa organizaĵo estas 400 membroj. Tio estas ridinda cifero, mi konsentas. Sed samkiel la aktora digno estas prezenti teatraĵon, se en la salono sidas nur unu spektanto, ankaŭ REU devas ekzisti ĝis kiam restas almenaŭ kelkaj, kiuj emas identigi sin organizita rusia esperantistaro. Eĉ pli gravas, ke en la lando restas fajrujoj de aktiva E-agado. Ili estas kelko da kluboj kaj kelkdeko da unuopuloj, kiuj agas memstare, realigante siajn projektojn kaj ideojn. Tio estas nia ĉefa valoraĵo, nia trezoro. Fruas diri, ke el tiu ĉi trezorejo elkreskos stabila kaj amasa landa movado, sed atenti kaj helpi ilin per ĉiuj eblaj rimedoj estas devo de la landa organizo, kiu fakte ne havas alian bazon kaj kialon por sia ekzisto, krom la membraro kaj la unuopaj E-aktivadoj.
Do, en tiu ĉi situacio la ĉefa tasko de REU estas – ne perdi, sed laŭeble subteni la ekzistantajn valorojn: zorgi pri la membraro kaj helpi al la agademuloj kaj agademaj kolektivoj per jam stabiliĝintaj rimedoj. Tiucele dum la Konferenco estis elektita la Estraro – kun nuraj teknikaj kaj reprezentaj funkcioj. Se vi bezonas teknikan helpon (informado, oficialaj paperoj, retaj diskutoj ks) – turnu vin al la Estraro.
Sed kio do estas REU-agado en tiuj novaj kondiĉoj? Tio estas agado de la tuta REU - de ties aliĝintaj kolektivoj kaj individuaj membroj. Mi alvokas ĉiujn ilin konscie pripensi: kion persone mi (aŭ persone ni kaze de la kolektivo) faras por progresigo de Esperanto en mia propra lando (aŭ tutmonde)? Kion mi povas kaj volas fari? Kion persone mi enmetos en la trezorejon de la landa E-movado? Forgesu, ke via aktivado ne apartenas al REU, ĉar neniu ĝin komisiis al vi aŭ vi ne havis REU-subtenon. Ekde nun aktivado de ĉiu membro, ĉu individua, ĉu kolektiva, estu REU-aktivado! Ne atendu iujn direktivojn kaj ordonojn – tiuj ne estos! Faru viajn personajn kaj kolektivajn agadplanojn, realigu ilin kaj informu vian landan organizon - REU. Kaj fine de la raporta periodo ni havos la plej belan raporton pri REU-agado dum la tuta REU-historio! Nun neniu prenas respondecon pri la landa movado, krom la esperantistoj mem – la membroj de la landa organizaĵo.
Jen fakte ĉio. Sed la Konferenco disponigis al ni la specialan “bonuson”. Tio estas la Konsilio. La Konsilio estas deko da konataj landaj esperantistoj kun klara kaj aktuala kompreno de la enlanda kaj eksterlanda E-situacio, nun aktive agantaj sur siaj propraj verdaj kampoj. Ilia tasko estas helpi vian agadon per konsiloj kaj komune decidi pri kiel plej efike per REU-rimedoj subteni vian agadon.
Estas tute nova koncepto kaj strukturo, kiel vi vidas. Kaj, kiel ĉio nova, ĝi bezonas kutimiĝon, provojn kaj eltrovojn de la plej efikaj laborformoj. Tiuj nun estas ellaborataj. Dum proksima tempo aperos klaraj difinoj de la novaj nocioj (Konsilio, teknikaj taskoj de la Estraro, E-projekto, ktp) kaj instrukcioj (kiel sin turni al la Estraro aŭ Konsilio, kiel raporti pri sia agado ktp). Mi kredas, ke kune ni kapablas eltrovi demokratian, oportunan kaj fruktodonan laborsistemon – se ni konkorde komprenos la bazan ideon de la ŝanĝoj, kiun mi strebis prezenti ĉi tie.
Kore kaj kunlabore via –
Irina Gonĉarova, nome de la Konsilio de REU
19.05.2009, Moskvo
http://ru.lernu.net/ - Учебники, самоучители, словари, учебные тексты для изучения эсперанто. Бесплатно.
Libroj, lernolibroj, muzikdiskoj, filmoj kaj multaj aliaj varoj - en la Libroservo de REU! Rabatoj por la membroj.
Venu al Libroservo de REU
La paĝo estis generita: 2010-09-06