Esperanto      По-русски StartoKalendaro
Kara gasto, ĉu vi ŝatus ensalutiregistriĝi?
VK REU en VK

Novaj kontribuoj

docx Raportoj de regionaj reprezentantoj de REU pri la agadperiodo julio-2017 — julio-2019

pdf Raportoj de regionaj reprezentantoj de REU pri la agadperiodo julio-2017 — julio-2019

Atentindaj paĝoj

Regularo pri membreco kaj kotizoj en REU – 2019

Pagmanieroj favore al REU

Ligiloj

FORUMO: Pri Rusia Esperantista Unio

Libroj en Esperanto, pri Esperanto, por esperantistoj, krokodiloj kaj aliuloj

Vortaroj de Boris Kondratjev

historio.ru - Historio de rusia E-movado

Ural-Siberia E-Movado

Koresponda Servo Universala

Kantaro-Vikio

Multlingva Informa Reta Centro

Retejo de UEA

Kalendaro

aktuala kalendaro     listo de pasintaj eventoj

2019

Novembro




VER-16
Volgia Esperanto-renkontiĝo
2019-11-02/04

Bonvenon al Samara!

Ĉu antaŭlonge vi vizitis Volgion?

Ĉi-aŭtune samaraj esperantistoj denove invitas ĉiujn dezirantojn, sendepende de loĝloko, al la bordoj de nia ŝatata rivero por gaje kaj utile pasigi novembrajn ripoztagojn dum VER-16 (Volgia Esperanto-renkontiĝo). Vi povos ekscii multe da interesaj faktoj pri volgaj regionoj lige kun Esperanto, renkonti malnovajn kaj konatiĝi kun novaj amikoj, partopreni en Samara muzea nokto kaj, certe, praktiki Esperanton.

Vin atendas nekutima por Esperanto-aranĝoj loko. Ni proponas loĝi, kunsidi, ludi kaj kanti en urba hostelo (hoteleto) kun prezoj por loĝado ekde 400 ₽/nokto en ĉambro kun duetaĝaj litoj ĝis 800 ₽/nokto en ĉambro kun ordinaraj litoj kaj oportunaĵoj enĉambre. Manĝi eblos en apuda manĝejo.


Elekto de la plej taŭga hostelo dependas de partoprenontoj. Ni petas sendi respondojn «jes» aŭ «ne» por tri demandoj al la adreso: espersam@yandex.ru:

⁃ Ĉu vi havas deziron kaj eblon veni al Samara por la 2-a – 4-a de novembro 2019?
⁃ Ĉu vi konsentas dormi sur duetaĝa lito?
⁃ Ĉu vi supreniros al la kvara etaĝo sen lifto?

Ĝis la renkonto dum VER-16!



aktuala kalendaro     listo de pasintaj eventoj

Supren

La paĝo estis montrita 115-foje


REU.RU, 2010
Programita kaj aspektigita de Andrej Grigorjevskij