Vin atendas VERa somero!
Ĉi-jare tradicia Volgia Esperantista Renkontiĝo kun la subteno de Rusia Esperantista Unio okazos jam la 15-an fojon vere surborde de nia akvoplena rivero kaj (iom rompante la tradicion) dum pli varma sezono kaj pli longa tempo.
Vi spektos pitoreskan panoramon de la montaro Ĵiguli, dekstre -
akvobaraĵo de gidrostacio, maldekstre - arbarkampoj de la fama
Gruŝinskij festivalo.
Loko: turbazejo "Transportnik" apud vilaĝo Fjodorovka, inter la urboj Samara kaj Toljatti

Prezoj por loĝado (ĉiu prezo por 1 tagnokto por 1 homo):
| dometoj kun lavejo kaj necesejo | 400 rubloj
|
| lignaj dometoj (necesejo estas ekstere) | 300 rubloj |
| amasloĝejo (kun propraj dormosakoj kaj tapiŝetoj), | 200 rubloj |
tendo (propra de partoprenantoj)
| 100 rubloj |
loko en "koteĝo"
| 800 rubloj |
Manĝado - 450 rubloj/tage, eblas mendi partan (maten-, tag-,
vespermanĝon) kaj vegetaran manĝadon.
Aliĝkotizoj:
| ĝis la 15.03 | 300 rub |
| ĝis la 01.05 - | 500 rub |
| poste kaj surloke | 700 rub. |
La pagmanieroj rigardeblas fine de la informletero.
Rabato por membroj de REU - 20%.
Infanoj ĝis 15 jaroj la aliĝkotizon ne pagas.
En la programo: diversnivelaj E-kursoj, prelegoj pri famaj
esperantistoj (dediĉe al la 125-jariĝo de lingvo), interŝanĝo de
sperto pri kluba agado, diskutoj (ekzemple: "E-domo en Rusio - ĉu
reala afero?"), distraj programeroj, ekskursoj (estas planataj
ekskursoj laŭ Toljatti kun vizito al teknika muzeo de Avtovaz kaj
laŭ transa flanko de Volga - vilaĝo Ŝirjaevo, muzeo de I.Repin,
fonto "Kamennaja Ĉaŝa").
La ĝusta programo dependas de viaj deziroj, proponoj kaj kontribuoj.
Ni pretas fari apartajn E-programerojn por infanoj, do, bonvenas
infanoj E-parolantaj kaj ne parolantaj.
Informo pri atingoeblecoj kaj pagmanieroj aperos en la dua informletero.
En la kampo "notoj" de la reta aliĝilo bonvolu krome respondi, kiun el la loĝvariantoj vi elektas (tendo, amasloĝejo, dometo por 300 r., dometo por 400 r., "koteĝo"), kaj ĉu vi restos en la bazejo por la 7-8 de julio, kiam okazos Gruŝinskij festivalo?
Atentu!
Ĝustatempa aliĝo gravas, ĉar nur surbaze de kvanto de aliĝiloj oni
rezervos la lokojn en la bazejo. Tiuj, kiuj venos senaliĝe riskos
ricevi lokon nur en la amasejo.
Ĉeforganizanto: Elena Kuznecova, retadreso: espersam
@yandex.ru
Telefonnumero: +7-906-1273516
PagmanierojOni povas pagi per bankmaŝinoj (bankomat) de Sberbank "de karto al karto". La kartnumero kien oni pagu la monon: 67619600 0108652745.
Krome oni povas sendi mono al la karto de Moskomprivatban, la numero estas 4627830331871967, konto (счёт) 40817810599903377463.
Poŝte oni povas sendi monon al: 443082 Самара, ул. Владимирская, 37-19, Елене Николаевне Кузнецовой