Esperanto      По-русски StartoKalendaro
Kara gasto, ĉu vi ŝatus ensalutiregistriĝi?
VK REU en VK

Novaj kontribuoj

pdf Tolstoj L. N. Kristanismo kaj Patriotismo. Tr. I. Maĉernis — PDF (Biblioteko, 2020-02-25)

zip Tolstoj L. N. Kristanismo kaj Patriotismo. Tr. I. Maĉernis — JPG-ZIP (Biblioteko, 2020-02-25)

doc Paech Karl-Ernst. 100 jaroj Esperanto en Munkeno (Biblioteko, 2020-02-20)

doc Wollenberg Fritz. El la historio de la Esperanto-movado en Berlin. Unua parto 1903-1918 (Biblioteko, 2020-02-20)

pdf Vivis. Vojaĝis. Verkis. Esearo omaĝe al Vasiliji Eroŝenko, 1890–1952. — PDF (Biblioteko, 2020-02-11)

zip Vivis. Vojaĝis. Verkis. Esearo omaĝe al Vasiliji Eroŝenko, 1890–1952. — JPG-ZIP (Biblioteko, 2020-02-11)

pdf Privat E. Historio de la lingvo Esperanto. La movado 1900–1927 — PDF (Biblioteko, 2020-02-07)

zip Privat E. Historio de la lingvo Esperanto. La movado 1900–1927 — JPG-ZIP (Biblioteko, 2020-02-07)

pdf Ĉernov V. Sentoj kaj argumentoj. Notoj de esperantisto — PDF (Biblioteko, 2020-02-05)

zip Ĉernov V. Sentoj kaj argumentoj. Notoj de esperantisto — JPG-ZIP (Biblioteko, 2020-02-05)

pdf Reinhard Haupenthal. Pri la Start-kondiĉoj de du Plan-lingvoj. La Unuaj Libroj de Schleyer (1880) kaj Zamenhof (1887) — PDF (Biblioteko, 2020-02-05)

zip Reinhard Haupenthal. Pri la Start-kondiĉoj de du Plan-lingvoj. La Unuaj Libroj de Schleyer (1880) kaj Zamenhof (1887) — JPG-ZIP (Biblioteko, 2020-02-05)

pdf Ĝivoje M. Interesa arkeologio — PDF (Biblioteko, 2020-01-30)

zip Ĝivoje M. Interesa arkeologio — JPG-ZIP (Biblioteko, 2020-01-30)

pdf La Nova Testamento de nia Sinjoro kaj Savanto Jesuo Kristo — PDF (Biblioteko, 2020-01-30)

zip La Nova Testamento de nia Sinjoro kaj Savanto Jesuo Kristo — JPG-ZIP (Biblioteko, 2020-01-30)

pdf Lenin. Funebra albumo — PDF (Biblioteko, 2020-01-29)

zip Lenin. Funebra albumo — ZIP-TIF (Biblioteko, 2020-01-29)

Atentindaj paĝoj

Regularo pri membreco kaj kotizoj en REU – 2020

Pagmanieroj favore al REU

Ligiloj

Esperantaj kanaloj kaj grupoj en Telegramo.

Libroj en Esperanto, pri Esperanto, por esperantistoj, krokodiloj kaj aliuloj

Vortaroj de Boris Kondratjev

historio.ru - Historio de rusia E-movado

Ural-Siberia E-Movado

Koresponda Servo Universala

Kantaro-Vikio

Multlingva Informa Reta Centro

Retejo de UEA

Kalendaro

aktuala kalendaro     listo de pasintaj eventoj

2012

Novembro

TILE-7
Tagoj de Internacia Lingvo Esperanto
2012-11-02/09

Tagoj de Internacia Lingvo Esperanto en Soĉi

REU kaj E-klubo de Soĉi invitas vin al informa kaj movada aranĝo
TAGOJ DE INTERNACIA LINGVO Esperanto-7

Datoj: 02-09.11.2012 (vendredo-vendredo)

Ĉu vi volas daŭrigi E-someron? Bonvenon al Soĉi! Suda aŭtuno estas milda, la maro ankoraŭ varma, la urbo estas daŭre plena de allogaĵoj, kaj la prezoj estas jam tre moderaj.

La aranĝo konsistos el du ĉefaj flankoj:
- ekstera informado - ni provos atentigi pri E-o la publikon kaj amaskomunikilojn.
- movada agado - okazos kunvenoj pri regiona E-agado, aktivulaj kunvenoj, rondaj tabloj kaj seminario pri ekspresa E-instruado.

Enkadre de la aranĝo okazos prezento de novaj Esperantaj libroj, Renkontiĝo kun partoprenantoj de UK en Vjetnamio, vizito al Arbo de Amikeco, orgena koncerto, prelego pri pieda turismo en la ĉemara regiono de Kau'kazio. Vizito de lokoj kie en 2014 okazos Vintraj Olimpikaj Ludoj, supreniro al monto Aibga (2238 metroj alta) apud limo kun Abhazio, maraj ekskursoj, sunbruniĝo sur la plaĝo (la temperaturo de la mara akvo kaj de aero egalas: +18° Celsio). Ne forgesu bankostumojn!

Antaŭ la partoprenontoj koncertos muzika grupo de la soĉia E-klubo. Ĉiu partoprenanto povas prezenti siajn programerojn. La plej aktivaj estos premiataj.

Paralele kun la aranĝo okazos rapidkursoj por soĉianoj kaj gastoj de la urbo.

Estas planate organizi ekspozicion en la Kulturdomo: pri "Praktika utiligado de E-to". Viaj ekspoziciaĵoj bonvenas: fotoj, suveniroj, gazetartikoloj k.t.p. pri kontaktoj kun alinacianoj, ĝemelurbaj rilatoj, partopreno en Internaciaj aranĝoj ktp.

Ĉiuj gastoj estas petataj informi la organizantojn pri la dato, tempo kaj transporto de la veno. 
Ni renkontos vin!.

!!! Venantoj unue registriĝu kaj ricevu enloĝigan karton en la Kulturdomo - ul. GORKOGO, 85, RDK (Rajonnij Dom Kulturi), tuj post la Busa Stacio, kontraŭ milicejo, duetaĝa domo. La 2-an de novembro tie de la 8.00 deĵoros esperantisto.

La loĝloko (hotelo "Cirko", str. Deputatskaja, 9) atingebla per busoj kaj mikrobusoj ĝis haltejo "Svetlana" NN 1, 22,23, 83, 95 k.a. direkte al Stadiono.

La loĝkostoj:

  1. en 5 – 6 lita ĉambro - 250 rub. por unu persono dum unu nokto. (oportunaĵoj en koridoro)
  2. en 3 – 4 lita ĉambro kun lavabo – 350 rubloj unu loko dum unu nokto
  3. en 2-lita ĉambro kun TV - 400 rubloj por unu loko
  4. 2-lita kun oportunaĵoj -1200 rubloj por tuta ĉambro
  5. Duonlukso 2-lita - 2400 rubloj por tuta ĉambro
  6. Duonlukso unulita - 1200 rubloj

La maro tre proksimas. Nutrado en apuda manĝejo memstare.

Dezirantoj povos plilongigi sian restadon ĝis printempo. :-)

Utilaj adresoj:

 Reta: bespalov_sochi@mail.ru

telefonoj:
Vladimir Bespalov: hejma: 862/ 262-13-47, portebla: +7-918-005-33-68;
Natalia Olejnikova hejma 862/ 262-73-08, portebla: +7-988-281-18-46
Tatjana Davidova hejma 862/ 292-50-04, portebla: +7-918-203-46-09

Poŝta adreso: Esperanto-klubo "Laro",
354000 Sochi, abonkesto 594.
Adreso de Kulturdomo: str. Gorkogo,85 apud stacidomo kaj busa stacio.

Aliĝintoj (24)



aktuala kalendaro     listo de pasintaj eventoj

Supren

La paĝo estis montrita 3706-foje


REU.RU, 2010
Programita kaj aspektigita de Andrej Grigorjevskij