Lingva Festivalo: preparado kaj okazigo. Video-prelego de Aleksandr Blinov
Libroj en Esperanto, pri Esperanto, por esperantistoj, krokodiloj kaj aliuloj
historio.ru - Historio de rusia E-movado (retejo de N. Stepanov)
2010-09-15La retejo de REU ekhavis la novan aspekton kaj novajn funkciojn. Nun ĝi estas ne ĉefe deponejo de REU-rilataj informoj, la akcento nun estas plie metita je movada kunlaboro.
La membroj de REU nun povas mem publikigi novaĵojn, anonci pri aranĝoj - kaj administri la aliĝintojn, povas alŝuti kaj elŝuti interesajn tekstojn, muzikaĵojn kaj afiŝi videojn. Pliboniĝis ankaŭ antaŭaj funkcioj.
La preparado de la nova versio daŭris preskaŭ unu jaron. Dum kelkaj semajnoj antaŭ la funkciigo okazis profunda testado. Tamen garantii, ke ne restas iuj malglataĵoj ne eblas. Se vi trovos iun el tiuj, bonvolu informi al informado@reu.ru.
Andrej Grigorjevskij,
la prizorganto de REU.RU
Publikigite de Andrej Grigorjevskij
La paĝo estis montrita 1720-foje