2006-07-30En la florenca UK partoprenos preskaŭ same multaj rusianoj kiel en la pasintjara litovia UK, eĉ malgraŭ pli grandaj distancoj kaj prezoj.
La listo de la UK-aliĝintoj en http://www.uea.org/kongresoj/uk_2006.html nun enhavas 97 nomojn de rusianoj, kio estas nur je unu malpli ol pasintjare. Ekzistas certa ŝanco, ke tiu nombro ankoraŭ iom kreskos dum la kongreso mem - ekzemple per aliĝo de iuj rusianoj, kiuj loĝas en Eŭropo kaj ne bezonas vizojn por atingi Italion.
La rusia delegitaro estas la sesa laŭ la grandeco nacia delegitaro en la kongreso, postrestante Francion, Italion, Japanion, Germanion kaj Pollandon.
La paĝo estis montrita 1293-foje