REU.RU

Transiru al la plena versio de REU.RU

Esperanto По-русски


Novaĵoj

2007-04-05

Konferenco pri oficiala instruado de Esperanto

La 13-an de aprilo 2007 en Rusia Akademio pri Klerigo (Moskvo, Rusio) okazos Internacia konferenco pri la rolo de Esperanto en edukado.

La aranĝo estas iniciatita de Rusia Ministerio pri Klerigo kaj Scienco post la letero de Eŭropa Jurscienca Universitato Justo (EJU Justo) kaj Rusia Esperantista Unio (REU), kiu enhavis proponon enkonduki Esperanton en studplanojn de rusiaj klerigejoj. La laboron de la konferenco partoprenos elstaraj rusiaj kaj eksterlandaj sciencistoj, Esperanto-instruistoj, esperantistoj, sociagantoj, politikistoj, reprezentantoj de amaskomunikiloj.

La laborlingvoj de la aranĝo - la rusa kaj Esperanto. La rezulto de la konferenco fariĝos rezolucio, kiu devos esti la bazo por la decido de la Ministerio rilate studadon de Esperanto en rusiaj klerigejoj.





Plena listo de publikigitaj novaĵoj

La paĝo estis montrita 1663-foje


REU.RU, 2010
Programita kaj aspektigita de Andrej Grigorjevskij