Esperanto      По-русски StartoNovaĵoj
Kara gasto, ĉu vi ŝatus ensalutiregistriĝi?
VK REU en VK

Novaj kontribuoj

doc Statuto de Narva Esperantista grupo [ru/est/eo], Revel, 1911 (Biblioteko, 2019-12-04)

doc Regularo de la societo «Espero», S-Peterburg, 1892 (Biblioteko, 2019-12-04)

doc Statuto de Revela Esperantista Grupo [ru/est/eo], Revel, 1911 (Biblioteko, 2019-12-04)

zip Garŝin V. Kvar tagojn sur kampo de batalo — jpg-dosieroj enarĥivigitaj (Biblioteko, 2019-11-30)

pdf Garŝin V. Kvar tagojn sur kampo de batalo — PDF (Biblioteko, 2019-11-30)

doc Davidov G. Titolaro de esperantaj verkoj tradukitaj el la Rusa Literaturo — DOC (Biblioteko, 2019-11-29)

pdf Davidov G. Titolaro de esperantaj verkoj tradukitaj el la Rusa Literaturo — PDF (Biblioteko, 2019-11-29)

zip Davidov G. Titolaro de esperantaj verkoj tradukitaj el la Rusa Literaturo — jpg-dosieroj enarĥivigitaj (Biblioteko, 2019-11-29)

pdf Katalogo. Moskva librejo «Esperanto», Januaro 1912 — PDF (Biblioteko, 2019-11-28)

zip Katalogo. Moskva librejo «Esperanto», Januaro 1912 — jpg-dosieroj enarĥivigitaj (Biblioteko, 2019-11-28)

Protokolo №3: pri kunorganizo de IKBE-2020 (2019-11-26)

pdf Laborplano de Estraro por 2019–2020 (PDF) (Biblioteko, 2019-11-26)

docx Laborplano de Estraro por 2019–2020 (docx) (Biblioteko, 2019-11-26)

Protokolo №4: pri elspezo por printi kaj dissendi dankofoliojn pri la projekto «Unu leciono pri Esperanto por lernantoj» (2019-11-26)

Protokolo №5: pri RET-2020 (2019-11-26)

Protokolo №6: pri dankesprimo al kontribuintoj al la projekto «Unu leciono pri Esperanto por lernantoj» (2019-11-26)

doc Zamenhof L. Skriba kongreso (Biblioteko, 2019-11-26)

doc Zamenhof L. Post la Granda Milito. Alvoko al la diplomatoj (Biblioteko, 2019-11-26)

Atentindaj paĝoj

Regularo pri membreco kaj kotizoj en REU – 2019

Pagmanieroj favore al REU

Ligiloj

FORUMO: Pri Rusia Esperantista Unio

Libroj en Esperanto, pri Esperanto, por esperantistoj, krokodiloj kaj aliuloj

Vortaroj de Boris Kondratjev

historio.ru - Historio de rusia E-movado

Ural-Siberia E-Movado

Koresponda Servo Universala

Kantaro-Vikio

Multlingva Informa Reta Centro

Retejo de UEA

Novaĵoj



2014-08-07

REZOLUCIO DE LA 99-A UK

REZOLUCIO DE LA 99-A UNIVERSALA KONGRESO DE ESPERANTO

Ni, 706 partoprenantoj en la 99-a Universala Kongreso de Esperanto, venintaj el 57 landoj de ĉiuj mondopartoj al Bonaero, Argentino,

Diskutinte en pluraj sesioj pri la temo Ĉu la nepoj nin benos? Streboj al daŭripova estonteco;

Konstatinte,

ke Esperanto reprezentas plene aktualan strebadon, kun evidentaj ligoj al aliaj esencaj agadoj kadre de la nuntempaj tutmondigaj tendencoj,

ke la celado al sanaj, dauripovaj socioj, bazitaj sur paco, justeco, demokratio kaj ekonomio servanta al la homoj kun respekto al la vivosubtenaj sistemoj de la naturo, kongruas al la interkultura solidareco kiu ĉiam motivis la Esperanto-movadon,

kaj ke en la diversaj aliroj al daŭripovo ofte mankas sufiĉa atento al la ligo inter la lingvaj demandoj kaj aliaj esencaj agadoj, kio donas al ni la taskon daŭre kaj pli efike labori tiukampe;

Alvokas

ĉiujn subtenantojn de Esperanto fari ĉion eblan por plenumi nian apartan rolon kiel movado por justa, konscia multlingvismo, kaj viciĝi inter la diversaj sociaj movadoj por interkultura kaj kontraŭdiskriminacia edukado, homaj rajtoj, naturprotektado, popola klerigado, rimedoŝparaj vivstiloj kaj aliaj;

Deklaras,

ke la valoroj necesaj al la konstruado de daŭripova monda socio estas kernaj valoroj de nia movado, ĉar mondo, en kiu Esperanto daŭre havos sencon, estos mondo, kiu ekonomie kaj ekologie, politike kaj kulture, konservas diversecon, pacon kaj justecon.



Publikigite de Miĥail Ĉertilov



Plena listo de publikigitaj novaĵoj

La paĝo estis montrita 3183-foje


REU.RU, 2010
Programita kaj aspektigita de Andrej Grigorjevskij