2006-11-06La 6-an de novembro en Niĵnij Novgorod finiĝis Rusia Esperantista Junulara Kongreso. Tiel laŭte nomiĝis REJM-konferenco, al kiu anticipe aliĝis ĉ. 40 personoj.
Laŭ informo de Aleksandr Blinov, kiu partatempe ĉeestis la kongreson, jam okazis elektoj de la nova estraro (antaŭe SEJM/REJM estis gvidata de komitato). En ĝin eniris Vitalij Malenko (Moskva regiono), Marija Terjoĥina (Moskvo), Diana Sakajeva (Niĵnij Novgorod) kaj Ekaterina Predaĉenko (Ĉeboksary).
Pliaj informoj estas atendataj.
La paĝo estis montrita 1443-foje