REU.RU

Transiru al la plena versio de REU.RU

Esperanto По-русски


Novaĵoj

2011-03-27

Varba lernolibro - al ĉeboksaraj librovendejoj

Kovrilo de la lernolibro Komence de 2011 eldonejo "Impeto" eldonis mian varban lernolibron de Esperanto - malgrandan libreton, kiu tre koncize prezentas E-on por interesiĝantoj (Vidu pri ĝi ĉi tie).

Parton de la eldonkvanto laŭinterkonsente kun la eldonejo mi ricevis kiel mian aŭtoran honorarion. La celo estis uzi ilin en niaj E-kursoj, sed ĉefe por proponi la libretojn al librovendejoj, kie ilin povus trovi scivolemuloj.

Ĉi-vendrede, la 25-an de marto mi vizitis plurajn librovendejojn en Ĉeboksary kaj parolis pri la disponigo de la lernilo en tiuj. Plejparte la interparoloj ne estis sukcesaj, ĉar preskaŭ ĉiuj vendejoj estas partoj de federaciaj retoj kaj ĉiujn varojn ricevadas el siaj centraj distribuejoj, mem nenion decidante.

Escepto estis la librovendejoj, apartenantaj al ĉuvaŝiaj eldonejoj, kiuj komisie prenis iom da lerniloj.

Mi planas daŭrigi la kampanjon en Ŝumerlja mem (ĉi tie estas planata publika prezentado) kaj en Volgograd, kien mi baldaŭ iros pro familiaj aferoj.

Andrej Grigorjevskij, Ŝumerlja, Ĉuvaŝa respubliko



Publikigite de Andrej Grigorjevskij



Plena listo de publikigitaj novaĵoj

La paĝo estis montrita 2702-foje


REU.RU, 2010
Programita kaj aspektigita de Andrej Grigorjevskij