Rusia Esperantista Unio
Membriĝo al REU

Informoj pri la membraj kotizoj estas ĉi tie.

Ĉu vi deziras plenigi la membran aliĝilon?

Jes!

Pri Rusia Esperantista Unio

Anatolo Radaev kaj E-flagoRusia Esperantista Unio (REU) estas libervola organizo, kiu celas helpi al aktivaj esperantistoj plivigligi kaj, laŭeble, kunordigi, per- kaj poresperantan agadon en Rusio. La ĉefajn organizprincipojn de REU priskribas ĝia Statuto kaj Ĝenerala regularo.

Membroj de REU povas fariĝi jamaj esperantistoj (eĉ se komencantaj), ĉar la ĉefa laborlingvo de la asocio estas Esperanto. Ne nur rusiaj, sed ankaŭ alilandaj esperantistoj povas fariĝi (kaj ofte fariĝas!) membroj de REU, se volas iel subteni esperantistan vivon en la lando.

REU estis fondita dum Rusia Esperantista Kongreso en Kolomna (decembro 1991), sed ĝi estas spirita kaj jura heredanto de la ekzistintaj antaŭe en Sovetunio esperantistaj organizoj — Sovetlanda/Sovetrespublikara Esperantista Unio (1921–1938, 1989–1991).

La ĉefaj agadoj

REU eldonas librojn en kaj pri la lingvo Esperanto, kompakt-diskojn, bukletojn kaj ceterajn necesajn por ĝia funkciado materialojn, kiujn disponigas al siaj membroj, kaj la revuon REGo (Rusia esperantista gazeto). Krome, REU organizas (mem, aŭ kunlabore kun aliaj esperantistaj organizoj, unuavice REJM) Rusiajn Esperantistajn Kongresojn (REKojn), somerajn aranĝojn, la plej gravaj el kiuj estas Rusiaj Esperanto–Tagoj (REToj), festivalojn, el kiuj plej gravas Esperanto — Lingvo Arta (EoLA), kaj aliajn renkontiĝojn, kaj penas alimaniere servi al spertaj kaj komencantaj esperantistoj en plialtigo de sia lingva kaj kultura nivelo, propagando de Esperanto, disvolvo de Esperanto-kulturo.

Изучите эсперанто!

http://ru.lernu.net/ - Учебники, самоучители, словари, учебные тексты для изучения эсперанто. Бесплатно.

Jes!

Libroservo de REU

Libroj, lernolibroj, muzikdiskoj, filmoj kaj multaj aliaj varoj - en la Libroservo de REU! Rabatoj por la membroj.
Venu al Libroservo de REU

Jes!


La paĝo estis generita: 2010-09-06