Informoj pri la membraj kotizoj estas ĉi tie.
Ĉu vi deziras plenigi la membran aliĝilon?
Laŭ interkonsenta decido de Rusia E-unio (REU) kaj E-Asocio de Ĉuvaŝa Respubliko (EA
ĈR) sekva Rusia Esperantista kongreso (REK), havonta numeron 27, okazos en Ĉeboksaro. Provizoraj datoj estas 20-23 de oktobro 2011, sed estas ege malverŝajne, ke la datoj ŝanĝiĝos (povos okazi nur ke REK komenciĝos je unu tago pli frue).
La kongreso okazos samtempe kun fama aranĝo, kiun okazigas ĉeboksaraj esperantistoj – Lingva Festivalo (LF). Dank' al tio oni povos profiti ambaŭflanke – grandan parton de la kongresa programo okupos LF, kaj LF mem ricevos iom pli da partoprenantoj, ol kutime.
Sendube dum REK ankaŭ troviĝos loko por kutimaj programeroj – prelegoj, diskutoj, ekskursa programo kaj konferenco de REU. La koncerta parto estos unuigita kun tiu de LF.
Konsisto de organiza komitato ankoraŭ ne estis difinita, sed tien eniros ĉefaj funkciuloj de REU kaj EAĈR.
Sekvu la novaĵojn kaj estu kune kun REU!
Dum julio-aŭgusto deĵorhoroj en la moskva oficejo de REU estas 19:30 - 21:00 en ĉiu merkredo kaj vendredo. Tamen dezirindas averti pri probabla vizito anticipe laŭ telefono (916)2019437.
La adreso estas Grafskij per.,12-A, str. 2, of. 108. Mape vidu www.reu.ru/bildoj/Grafskij-MAPO.jpg
Unu el plej gravaj programeroj de REU-estraro por la sekva jaro estas kreo de la retejo www.e-kluboj.ru. Ĝi celas unuigi informojn pri ĉiuj E-kluboj, E-kolektivoj kaj unuopuloj, kiuj loĝas dise en Rusio - en nia granda amata lando. La fina celo estas ke esperantistoj el diversaj rusiaj urboj pere de interreto povu facile informiĝi pri stato de E-vivo en alia urbo aŭ parto de la lando. Krome la retejo povas helpi interkomunikadon de esperantistoj el diversaj urboj kaj eventualajn reciprokajn vizitojn de esperantistoj. Ideale sed sengarantie - ni havos pli-malpli plenan superrigardon pri fakta stato de E-movado en Rusio.
La retejo jam funkcias - oni povas viziti kaj rigardi. Sed laboro pri ĝi ankoraŭ ne finiĝis, eĉ inverse - plej grava parto nur komenciĝas. La retejo el teknika vidpunkto pretas, sed necesas ĝin plenigi per informoj. E-kluboj.ru estas farita surbaze de la viki-teknologio, kio faciligas redaktadon de informoj.
Praktikaj demandoj kiuj nun aperas estas jenaj.
Ĉu la listo de la urboj estas kompleta kaj ĝusta? Evidente ne - do bonvolu sendi korektojn - kiuj urboj estas forgesita kaj superfluaj do forstrekendaj.
Se vi pretas redakti la informojn pri via urbo - ekzemple rigardu preskaŭ pretan paĝon pri Kostroma (http://e-kluboj.ru/Kostroma)
Se vi volas rakonti pri via urbo, sed vin "timigas" Vikipedio, skribu al mi kaj ni iel solvos la problemeton.
Alilandaj urboj ne estas en la listo por ne provoki skandalojn, ĉar temas pri aktivaĵo de REU kaj la retejo estas en la zono .ru. Sed sendube estos tre bone, se decidos aliĝi ankaŭ niaj amikoj el Ukrainio, Belorusio kaj aliaj landoj.
La enhava kunordiganto de la retejo estas prezidanto de REU (G.Arosev), do oni petas ĉiujn kiuj havas demandojn, korektojn, proponojn ktp skribi al li (retadreso arosev[ĉe]gmail.com).
Hieraŭ en moskva E-klubo "Lev Tolstoj" okazis celebrado de la 75-jariĝo de Vladimir Samodaj - unu el plej elstaraj personecoj kaj esperantistoj de nia lando.
La estraro de REU aliĝis al ĉiuj gratuloj kaj proponis al V.Samodaj modestan donacon - dumvivan membrecon en nia unio, kio estis favore akceptita.
Ni deziras al Vladimir Vladimiroviĉ longajn jarojn kaj fortegan sanon!
Taskoj de REU-estaro, komisiitoj kaj helpantoj por la kuranta mandatperiodo
Aktualaj informoj de REU.RU Ĉiuj informoj de REU.RU
http://ru.lernu.net/ - Учебники, самоучители, словари, учебные тексты для изучения эсперанто. Бесплатно.
Libroj, lernolibroj, muzikdiskoj, filmoj kaj multaj aliaj varoj - en la Libroservo de REU! Rabatoj por la membroj.
Venu al Libroservo de REU
La paĝo estis generita: 2010-09-06